Alkajos
FRAGMENTOJ DE VINKANTOJ

1.
Amiko, kial cedi vin al la trist',
per kio dotas vin la ĉiama zorg'?
Jen estas panaceo kara:
trinki da vino pokalon plenan...

2.
Kial tardu nia drinko
      ĝis vesperatingo?
            Ja rapidas tempopaso!
Knab', en kruĉon bunt-emajlan
      verŝu vinon fajran,
            venu kun la vasta vazo!
Fil' de Zeŭs kaj de Semele
      nin ja zorgo-pele
            benis per la vin' donace,
ke ĉe vin' en dolĉa distro
      fuĝu de ni tristo,
            verŝu al pokal' senlace!
Miksu ĝuste, trionparte,
      verŝu, knabo, salte,
            ke atingu nova glaso
la ĝisrande plenan...

3.
Vinon sorbu nia gorĝo,
      supre la suntorĉo
            ardas, prema la ĉielo,
ĉio, kio tere vivas,
      ege nun soifas,
            estas laca de anhelo!
Ombron trovas nur la grilo
      sub la frondŝirmilo,
            kaj, frotante la flugilojn,
gaje, kaj neniam pigre,
      ripetante vigle
            ŝutas siajn dolĉajn trilojn.
Kaj, dum kampe floras kardo,
      nun de ama ardo
            la virinoj ekfrenezas,
sed malgrasaj estas viroj,
      svenas la deziroj,
             ĉar la spin', la membroj pezas,
cerb' sekiĝas sub la drasta
      fajro Hundo-astra...